Saltu al enhavo

Sri Chinmoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sri Chinmoy
Persona informo
শ্রী চিন্ময়
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1931 (1931-08-27)
en Chattogram District
Morto 11-an de oktobro 2007 (2007-10-11) (76-jaraĝa)
en Kvinzo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengala • angla vd
Ŝtataneco Franca Hindio
Brita Hindio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sri Chinmoy
Memorigilo Sri Chinmoy
Profesio
Okupo poeto • spirita instruisto • humanitaristo • guruo • ultramaratona kuristo • fluto • halterlevisto • pentristo • muzikisto • verkisto • filozofo • komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Sri Chinmoy

Sri Chinmoy Kumar Ghose (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1931 en Shakpur, proksime al Ĉitagongo en Orienta Bengalio (Orienta Pakistano, nune Bangladeŝo) — mortis la 11-an de oktobro 2007 en Novjorko) estis hindia filozofo, poeto, verkisto, aŭtoro de kanzonoj, pentristo, multinstrumentisto, atleto, pacaganto, spirita instruisto, instruisto de jogo kaj meditado, spirita majstro kaj aŭtoro de la programo World Harmony Run, kandidato al paca kaj literatura Nobel-premioj.

En 1944, post morto de la gepatroj, kune kun gefratoj li translokiĝis al aŝramo de Sri Aŭrobindo sude de Hindio. Tie li pasigis dudek jarojn plenigitajn de spirita praktiko – li meditis dum pluraj horoj, verkis poezion kaj eseojn, okupiĝis pri atletiko kaj dediĉe servis. Dum profunda meditado li spertis plurajn internajn travivaĵojn.

En 1964 Sri Chinmoy ricevis internan ordonon forveturi al Ameriko. De tiu tempo li dediĉis sian vivon al la laboro por interna kaj ekstera paco. Li regule vojaĝadis al pluraj landoj por prezenti koncertojn de sia sublima muziko, lekcii en universitatoj kaj gvidi disĉiplojn. Li gajnis profundan admiron por sia agado i.a. de la prezidentoj Miĥail Gorbaĉov kaj Nelson Mandela, Patrino Teresa, ĉefepiskopo Desmond Tutu kaj la princino Diana.

En 1970 Sri Chinmoy estis invitita de U Thant, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, por gvidi Pacajn Meditojn en UN por diplomatoj, delegitoj kaj laborantoj de ĉiuj naciecoj kaj konfesioj. Dum la renkontoj kun preĝo kaj medito estas ofertataj pluraj spiritaj, kulturaj kaj sportaj programoj por propagandi celojn de UN.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Shyam Dua: "The Luminous Life of Sri Chinmoy" Tiny Tot Publications, Nov-Delhio, 2005, ISBN 8130402211. angle

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]