Saltu al enhavo

Stimanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En statistiko, stimanto[1] estas mezurebla funkcio el la sampla spaco al la spaco de parametroj de la modelo, kies atendata valoro stimas (servas por probablece taksi) la veran parametron de la modelo de la probablodistribuo de la stimata hazarda variablo.

Supozu, ke hazarda variablo

X:P→𝒳

ĵetas elementojn de probablospaco P al la sampla spaco 𝒳; supozu, ankaŭ, ke la probablodistribuo de X estas parametrigita de la parametro θ∈Θ en la spaco Θ de parametroj.

Do, stimanto de la parametro θ estas, formale, mezurebla funkcio

θ̂:𝒳→Θ,

kiu estas rigardata kiel proksimuma valoro de la vera parametra θ. Ju pli proksima la atendata valoro de θ estas al la vera valoro, des pli bona la stimanto. Oni diras, ke la stimanto θ̂ stimas la parametron θ. Pri samplo x∈𝒳, la valoro de la stimanto θ̂(x) nomiĝas la stimo laŭ la stimanto θ̂ por la samplo x∈𝒳.

Eraro kaj biaso

[redakti | redakti fonton]

Supozu, ke la parametra spaco Θ estas vektora spaco. Do, la eraro de la stimanto θ̂ estas la jena hazarda variablo:

θ̂∘X−θ:P→Θ.

Ju pli malgranda la atendata valoro de la eraro estas, des pli bona la stimanto.

La biaso de la stimanto θ̂ estas la atendata valoro de la eraro:

Bias⁡(θ̂)=𝔼(θ(X)−θ)∈Θ

Senbiasa stimanto estas stimanto, kies biaso estas nul.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]