Surtegmenta bredado

Surtegmenta bredado estas la bredado de bestoj sur la tegmento de homa domo. Ĝi estas vaste praktikata de malriĉuloj en Egiptujo, kiuj bredas, mortigas, kaj manĝas kokojn, anserojn, meleagrojn, kuniklojn, kaprojn, kaj ŝafojn. La bestoj vivas la tutan vivon sur la tegmento. Ili manĝas rubon produktitan de la domo aŭ donacitan de manĝaĵvendejoj, kaj tial la bredado kostas tre malmulte. La homoj kredas, ke la viando de bestoj tiel nutritaj gustas pli bone ol malmultekosta komerca viando, farita el bestoj nutritaj per fiŝfaruno en industriaj bredejoj.
Pli riĉaj viandmanĝaj egiptoj ofte kritikas surtegmentan bredadon kiel malhigienan, aŭ maletikan pro la ekzisto de persona rilato inter la manĝanto kaj la mortigita besto. Eĉ pli riĉa antropologo, kiu teorie simpatias al la praktiko, raportis nekapablon manĝi kapron, kiun ŝi amis viva.[1] La kritikoj de riĉaj viandmanĝantoj ne agnoskas, ke en industria bredado la manko de rilato inter la homo kaj la besto ebligas kaj kaŝas pli ekstreman perfortadon ol en la surtegmenta tipo.[2]