Saltu al enhavo

Tagmato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tagmo (en la greka antikva τάγμα) aŭ plurale tagmato estis taktika forto de la armeo de la Bizanca imperio, kies graveco kompareblas kun nuntempa bataliono aŭ regimento.

De la 8-a ĝis la 10-a jarcento, la tagmato estis la ĉiama armeo de Bizancio. Ili do malsamis ol la temoj, kiuj estis teritoriaj fortoj dumtempe uzeblaj por defendi provincon.

Kvankam la vorto « tagmo » estis uzita ekde la 4-a jarcento, verŝajne Konstanteno la 5-a donis al ĝi sian teknikan signifon meze de la 8-a jarcento. Lia reformo metis la tagmato rekte sub la kontrolo de la imperiestro.