Saltu al enhavo

Terry Branstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Terry Branstad
Persona informo
Terry Edward Branstad
Naskiĝo 17-an de novembro 1946 (1946-11-17) (79-jaraĝa)
en Leland
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Pekino • Des Moines vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Iovao
Universitato Drake
Drake University Law School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Christine Branstad (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato • eduka administristo • ambasadoro • diplomato • politikisto • guberniestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Des Moines • Pekino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Terry Edward BRANSTAD (naskita la 17-an de novembro 1946, en Leland, Kantono Winnebago, Iovao) estas usona politikisto (Respublikana Partio). Li funkciis kiel la 39-a guberniestro de Iovao de 1983 ĝis 1999, fariĝante la plej juna guberniestro en la historio de tiu subŝtato, kaj denove de 2011 ĝis 2017.[1] Je la fino de 2015, kiam li superis George Clinton, li tenas la rekordon por la plej longa oficperiodo de iu ajn usona guberniestro, kun pli ol 22 jaroj en ofico (servante entute 8 169 tagojn).

Antaŭe li servis tri oficperiodojn en la Reprezentantĉambro de Iovao de 1973 ĝis 1979 kaj funkciis kiel la 41-a Vicguberniestro de Iovao de 1979 ĝis 1983, kiam li estis elektita Guberniestro de Iovao .

De 2017 ĝis 2020, Branstad funkciis kiel la ambasadoro de Usono al la Ĉina Popola Respubliko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Governor Terry E. Branstad (IA). Project Vote Smart. Arkivita el la originalo je October 30, 2010. Alirita January 15, 2011 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]