Saltu al enhavo

The Knowledge: How to Rebuild Our World from Scratch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Knowledge: How to Rebuild our World from Scratch
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroLewis Dartnell
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato3-a de aprilo 2014
EldonejoPenguin Books
v • d • r

The Knowledge: How to Rebuild Our World from Scratch (La Scio: Kiel rekonstrui nian mondon de nulo) estas anglalingva nefikcia libro verkita de astrobiologiisto Lewis Dartnell. Ĝi estis eldonita en Britio je la 3-a de aprilo 2014 kaj en Usono je la 17-a de aprilo 2014. La libro estis skribita kiel manlibro por rapida restartigo de civilizacio post tutmonda katastrofo.

La libro priskribas, kiel funkcias la homaro kaj civilizacio, kaj kiel ĝi povus esti ŝanĝita okaze de tutmonda katastrofo, kiel ekzemple birda gripo. Dartnell priskribas, kia scio necesus por rekonstrui la civilizacion, kiel ĝi nuntempe ekzistas, rigardante la historion de scienco kaj teknologio.

Dartnell priskribas eblan "gracan periodon" dum kiu la postvivantoj povus savi manĝaĵojn, materialojn kaj ilojn el la ruinoj de la socio. Tamen, post certa punkto tiu graca periodo finiĝus, kaj la homaro devus produkti sian propran manĝaĵon, fari siajn proprajn ilojn, praktiki higienon kaj batali infekton por konservi sanon, kaj disvolvi energistokojn por ke la nova socio travivu la postsekvojn de la katastrofo.

La libro kovras temojn inkluzive de agrikulturo, manĝaĵoj kaj vestaĵoj, substancoj, medicino, kaj transporto. Dartnell argumentas, ke aplikado de la scienca metodo al baza scio ebligus al altnivela teknologia socio reaperi post kelkaj generacioj.[1]

The Times nomis la libron "eksterordinara atingo", kaj "bonega legaĵo eĉ se civilizo ne kolapsos".[2] The Guardian priskribis la libron kiel "terure kompaktigitan historion de scienco kaj teknologio".[3] Choice: Current Reviews for Academic Libraries priskribis la libron kiel "tre legebla kaj engaĝiga".[4] The Daily Telegraph priskribis ĝin kiel "distra instrukcia manlibro por la fino de la mondo", kvankam malagrabla kiam "ŝajnas ke Dartnell prenas tiun ĉi aferon pri fino de la mondo serioze".[5]

La libro estis premiita kiel "Nov-pensiga" Libro de la Jaro de The Sunday Times en 2014,[6] kaj Scienca Libro de la Jaro de The Times en la sama jaro.[7] Ĝi estis premiita kiel unu el plej bonaj sciencaj libroj de 2014 de io9.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Dartnell, Lewis. (2015) The Knowledge: How to Rebuild Our World from Scratch (angle). London: Vintage. ISBN 9781594205231.
  2. ↑ Whipple, Tom, "The Knowledge: How to Rebuild Our World From Scratch by Lewis Dartnell", The Times, 2014-03-29. Kontrolita 2019-04-22. (angle)
  3. ↑ Poole, Steven, "The Knowledge: How to Rebuild Our World from Scratch – review", The Guardian, 2014-04-03. Kontrolita 2019-04-22. (angle)
  4. ↑ Curtis, S.A (2014-10). “Dartnell, Lewis. The knowledge: how to rebuild our world from scratch” (en) 52 (2), p. 278.
  5. ↑ Chivers, Tom. The Knowledge: How to Rebuild Our World from Scratch by Lewis Dartnell, review (angle). The Daily Telegraph.
  6. ↑ McConnachie, James, "Minds over matters", The Sunday Times, 2014-12-07. Kontrolita 2019-04-22. (angle)
  7. ↑ Whipple, Tom, "Books of the year: science", The Times, 2014-12-06. Kontrolita 2019-04-22. (angle)
  8. ↑ Newitz, Annalee. The Best Science Books of 2014 (angle). io9 (2014-12-31). Alirita 2019-04-22 .

Tradukfonto

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]