Saltu al enhavo

Timora bubuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Timora bubuko

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Ninox
Hodgson, 1837
Specio: Timora bubuko, N. fusca
Ninox fusca
(Vieillot, 1817)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Timora bubuko (Ninox fusca), konata ankaŭ kiel Timora strigo, estas specio de strigo en la familio Strigedoj. Ĝi estas specio de strigo endemia de Timoro kaj de la insuloj Roma, Leti kaj Semau en la orientaj Malgrandaj Sundoj de Indonezio.[1][2]

Ĝi havas pli grizbrunan plumaron sen ruĝa nuanco, male al aliaj samgenraj specioj. Ĝi havas grizajn striojn sur sia ventro kaj blankajn makulojn sur siaj duarangaj flugiloj, internaj flugilkovriloj kaj nuko.[1] Ĝi estis priskribita de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en 1817 kiel Strix fusca.[3] La aŭstra ornitologo Carl Eduard Hellmayr rimarkis, ke ĝi tre similis al la aŭstralia bubuko kaj konkludis, ke ĝi verŝajne estas subspecio de ĉi-lasta,[4] kaj Mayr klasifikis ĝin kiel subspecion en 1943.[5]

Genetika kaj voĉa analizoj montras, ke ĝi estas klare diverĝa al la aŭstraliaj populacioj de la aŭstralia bubuko, kio igis Gwee kaj kolegojn sugesti, ke ĝi estu reklasifikita kiel aparta specio.[6] Ĝiaj alvokoj estas pli mallongaj kaj pli oftaj ol tiuj de la aŭstralia bubuko.[7] Ĝi estis reklasifikita kiel aparta specio en 2019.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 (2009) Owls of the World, Helm Identification Guides. A&C Black, p. 457–59. ISBN 978-1-4081-0884-0.
  2. ↑ (1997) “Description of a new subspecies of boobook owl Ninox novaeseelandiae (Gmelin) from Roti Island, Indonesia”, Western Australian Naturalist 21, p. 161–74. Arkivigite je 2020-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
  3. ↑ Veillot, Louis Pierre. (1817) Nouveau dictionnaire d'histoire naturelle, appliquée aux arts, à l'agriculture, à l'économie rurale et domestique, à la médecine, etc. 7 (france). Paris: Chez Deterville. doi:10.5962/bhl.title.20211.
  4. ↑ Hellmayr, Carl Eduard. (1914) Die Avifauna von Timor (germane). Stuttgart: Im Kommissionsverlag der E. Schweizerbartschen Verlags Buchhandlung.
  5. ↑ (1943) “Notes on Australian Birds (II)”, Emu 43 (1), p. 3–17. doi:10.1071/MU943003. Bibkodo:1943EmuAO..43....3M. Arkivigite je 2017-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
  6. ↑ (2017) “Bioacoustic and multi-locus DNA data of Ninox owls support high incidence of extinction and recolonisation on small, low-lying islands across Wallacea”, Molecular Phylogenetics and Evolution 109, p. 246–58. doi:10.1016/j.ympev.2016.12.024. Bibkodo:2017MolPE.109..246G.
  7. ↑ (2010) “Is the Timor southern boobook a separate species?”, Boobook 28 (1), p. 10. Arkivigite je 2017-09-16 per la retarkivo Wayback Machine

[rompita ligilo]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • (2017) “Bioacoustic and multi-locus DNA data of Ninox owls support high incidence of extinction and recolonisation on small, low-lying islands across Wallacea”, Molecular Phylogenetics and Evolution 109, p. 246–58. doi:10.1016/j.ympev.2016.12.024. Bibkodo:2017MolPE.109..246G. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]