Tomás Balduino
| Tomás Balduino | |
|---|---|
Dom Tomás, kun tukuma ringo en maldekstra mano. | |
| Persona informo | |
| Plumnomo | Tomás Balduino |
| Vera nomo | Paulo Balduino de Sousa Décio[1] |
| Dato de naskiĝo | 31-a de decembro 1922 |
| Naskiĝloko | Posse |
| Dato de morto | 2-a de majo 2014 |
| Mortoloko | Goiás |
| Mortokialo | pulma embolio [+] |
| Aĝo je morto | 91 |
| Okupoj kaj profesioj | |
| Okupo | episkopo |
| Geografio | |
| Ŝtato | Brazilo |
| Lingvoj | |
| Parolata lingvo | portugala lingvo [+] |
| Portalo pri Homoj | |
Tomás Balduino ([tomás balduino] , OP ; naskiĝis la 31-an de decembro 1922 en Posse, mortis la 2-an de majo 2014 en Goiás; vera nomo Paulo Balduino de Sousa Décio[2]) estis brazila episkopo.
Li estas dominikana pastro, grava reprezentanto de la movado Teologio de la Liberigo kaj emerita episkopo de Goiás ekde la 2-a de decembro 1998.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en Posse, en la ŝtato de Goiás, centre de Brazilo li eniris en la "Ordenon de Predikantoj" kaj estis ordinaciita pastro la 4-an de julio 1948.
Episkopo
[redakti | redakti fonton]Nomumita Prelato-asistanto de Santissima Conceição do Araguaia la 15-an de aŭgusto 1967, li estis konsekrita episkopo de Goiás la 26-an de novembro 1967.
Li eniris en la Teologion de la Liberigo kaj estis la unua prezidanto de la Pastra komisio de la tero.
Li emeritiĝis de sia episkopa ofico la 2-an de decembro 1998.

De la 22-a ĝis la 29-a de marto 2009 li partoprenis en Romo la celebradojn honore al MS-ro Oscar Romero: « Mons. Romero, il coraggio della parola » (« MS-ro Romero, la kuraĝo de la parolo »). (Vidu foton dekstre)
En aprilo 2014 li estis enhospitaligita dum dek tagoj kaj mortis la 2-an de majo 2014 pro pulma tromboz-embolio [3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Corpo de dom Tomás Balduino é levado para a cidade de Goiás
- ↑ Corpo de dom Tomás Balduino é levado para a cidade de Goiás
- ↑ Dom Tomás Balduino, fundador da CPT, fez a sua páscoa. Arkivita el la originalo je 2014-05-03. Alirita 2014-05-03 .


