Tom Mix
| Tom Mix | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 6-an de januaro 1880 en Mix Run | ||||
| Morto | 12-an de oktobro 1940 (60-jaraĝa) en Florence | ||||
| Mortis pro | akcidenta morto | ||||
| Mortis per | trafikakcidento | ||||
| Tombo | Forest Lawn Memorial Park | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | nekonata valoro (1932–nekonata valoro) Victoria Forde (en) Olive Stokes Mix (mul) nekonata valoro (1905–1906) nekonata valoro (1902–1903) | ||||
| Infanoj | Ruth Mix (mul) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aktoro • filmreĝisoro • scenaristo • filmaktoro • reĝisoro | ||||
| Aktiva dum | 1909–1934 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tom MIX (naskita kiel Thomas Hezikiah Mix; la 6-an de januaro 1880 en Mix Run, Pensilvanio; mortis la 12-an de oktobro 1940 en Florence, Arizono) estis usona kinoaktoro, reĝisoro kaj filmproduktanto.

Li estis la stelulo de pluraj fruaj vakeraj filmoj inter 1909 ĝis 1935. Li aperis en 291 filmoj, el kiuj ĉiuj krom naŭ estis mutaj filmoj. Li estis la unua vakera stelulo en Holivudo kaj helpis difini la ĝenron, kiel ĝi aperis en la fruaj tagoj de kino. Li malofte uzis riskaktorojn en siaj filmoj, kio ofte rezultigis vundojn.
Li retiriĝis de aktorado en 1934, kaj mortis en trafikakcidento en 1940.
Kvankam preskaŭ ĉiuj filmoj de Tom Mix estas forgesitaj hodiaŭ, lia nomo restis en la publika konscio ĉefe per multaj referencoj al popkulturo. Precipe, Tom Mix atingis malfruan literaturan rekonon en tri sciencfikciaj romanoj de la usona aŭtoro Philip José Farmer : The Fabulous Riverboat (1971), The Dark Design (1977) kaj The Magic Labyrinth (1980), el la Riverworld-ciklo, en kiu Mix spertas mirindajn aventurojn kun aliaj famuloj, kiel ekzemple Jack London kaj Mark Twain.
En 1958, li estis enkondukita en la Halon de Famo de Okcidentaj Prezentistoj ĉe la Nacia Muzeo pri Vakero kaj Okcidenta Heredaĵo en Oklahoma City, Oklahomo. Aldone ekzistas muzeo dediĉita al la aktoro en Dewey, Oklahomo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tom Mix Museum. Oklahoma Historical Society. Arkivita el la originalo je January 19, 2012. Alirita June 2, 2012 .

