Saltu al enhavo

Trako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trako estas plursignifa vorto. Ĝi povas signifi (laŭ PIV 2005 kaj PIV 2020):[1]

  • Projekcio de la vojo de la gravita centro sur la teran surfacon (parolante pri aviadilo).
  • Konstrukciaĵo, konsistanta el reloj, ŝpaloj kaj akcesoraĵoj, servanta kiel vojo kaj gvidilo por veturiloj. (vidu fervoja trako).
  • Vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, laŭ kiu signalo estas registrata.

Ankaŭ, koncerne elektoforezon, trako estas la vojo, laŭ kiu migras la elektroforeze disigitaĵoj kiel DNA, RNA... Por vicriveli DNA-n ekzemple, baze necesas 4 migrotrakoj.

Distingu inter trako kaj leno, pri ŝoseo. Dum trako estas parto de vojo, larĝa por iro de unu veturilo[2], leno aŭ koridoro estas parto de vojo, kiu estas asignita por unu ŝnuro aŭ vico de aŭtoj aŭ ceteraj veturiloj. Ĝi povas esti markita per trafiksigno. En landoj kun trafiko sur la dekstra flanko de strato ofte la plej dekstra koridoro utilas por publikaj transportoj ĉu busoj ĉu taksioj ktp. Tiukaze aliaj normalaj privataj veturiloj ne rajtas veturi sur tiaj lenoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


tipa stadiono de vojkampa atletiko kun ovalforma kurejo de pluraj kuraj trakoj kaj herbeca interna kampoludejo
la konkura trako de ciklodromo - bone videblas la blua, ruĝa, nigra kaj pli larĝa helblua linioj

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]