Saltu al enhavo

Universiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universiado
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 1959
En TTT Oficiala retejo vd
v • d • r
flago de la Federacio Internacia de Sporto Universitata (FISU)

La Universiado estas internacia multflanka sporta evento, organizata por universitataj atletoj fare de la Federacio Internacia de Sporto Universitata (FISU). La nomo estas kombino el la vortoj "universitato" kaj "olimpiado", neologisma variaĵo de la vorto olimpiko.[1]

Antaŭaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Internaciaj Universitataj Ĉampionadoj / Internaciaj Universitataj Ludoj

[redakti | redakti fonton]

Alternativa evento de la Unio Internacia de Studentoj

[redakti | redakti fonton]

La unuaj Internaciaj Universitataj Ĉampionadoj respective Internaciaj Universitataj Ludoj estis organizitaj en 1923 kaj ekde la jaro 1949 okazis sub la aŭspicio de la Federacio Internacia de Sporto Universitata (france Fédération Internationale du Sport Universitaire, mallonge FISU) from 1949. Alternativa evento estis organizata de la Unio Internacia de Studentoj (france Union Internationale des Étudiants, mallonge UIE) iunter la jaroj 1947 kaj 1962, inkluzive de unu neoficiala evento en 1954 - la listo de eventaj urboj montras ke tiu alternative evento kadre de la Malvarma Milito celiĝis aparte al sportistoj el la ŝtatoj de la Orienta Bloko (Aŭstrio kaj Finnlando kadre de la Malvarma Milito konsideriĝis "neŭtralaj ŝtatoj").

Lokoj de la Universiadoj

[redakti | redakti fonton]

La suba tabelo donas superrigardon pri la gastigantaj urboj de kaj la someraj kaj la vintraj Universiadoj.

Jaro N-ro Somera Universiado N-ro Vintra Universiado
19591-aTorino,  Italio—
1960—1-aChamonix,  Francio
19612-aSofio,  Bulgario—
1962—2-aVillars,   Svislando
19633-aPorto Alegre,  Brazilo—
1964—3-aŠpindlerův Mlýn,  Ĉeĥoslovakio
19654-aBudapeŝto,  Hungario—
1966—4-aSestriere,  Italio
19675-aTokio,  Japanio—
1968—5-aInnsbruck,  Aŭstrio
19706-aTorino,  Italio6-aRovaniemi,  Finnlando
1972—7-aLake Placid,  Usono
19737-aMoskvo,  Sovetunio—
19758-aRomo,  Italio8-aLivigno,  Italio
19779-aSofio,  Bulgario—
1978—9-aŠpindlerův Mlýn,  Ĉeĥoslovakio
197910-aMeksikurbo,  Meksiko—
198111-aBukaresto,  Rumanio10-aJaca,  Hispanio
198312-aEdmonton, Alberto,  Kanado11-aSofio,  Bulgario
198513-aKobe,  Japanio12-aBelluno,  Italio
198714-aZagrebo,  Jugoslavio13-aŠtrbské Pleso,  Ĉeĥoslovakio
198915-aDuisburg,  Okcidenta Germanio14-aSofio,  Bulgario
199116-aSheffield,  Britio15-aSapporo,  Japanio
199317-aBuffalo, Novjorkio.  Usono16-aZakopane,  Pollando
199518-aFukuoka,  Japanio17-aJaca,  Hispanio
199719-aSicilio,  Italio18-aMuĝu / Ĝonĝu,  Sud-Koreio
199920-aPalma de Mallorca,  Hispanio19-aPoprad,  Slovakio
200121-aPekino,  Ĉinio20-aZakopane,  Pollando
200322-aDaegu,  Sud-Koreio21-aTarvisio,  Italio
200523-aİzmir,  Turkio22-aInnsbruck / Seefeld,  Aŭstrio
200724-aBankoko,  Tajlando23-aTorino,  Italio
200925-aBelgrado,  Serbio24-aHarbin,  Ĉinio
201126-aŜenĵeno,  Ĉinio25-aErzurum,  Turkio
201327-aKazano,  Rusio26-aMaribor,  Slovenio
201528-aGŭangĝu,  Sud-Koreio27-aGranado,  Hispanio
201729-a[2]28-a[2]
  1. ↑ Krei apartan esperantismon "universiko", el ""universitato" kaj "olimpiko", pli konfuzus ol helpus pro la multlingva uzo de la radiko "universiad-".
  2. 1 2 La urboj de la somera kaj vintra Universiadoj de 2017 estas elektataj en novembro 2011.