Victorious (stiligita kiel VICTORiOUS) estas usonasituacia komedio kreita de Dan Schneider por la televidkanaloNickelodeon. Ĝi elsendiĝis en tiu kanalo ekde la 27-a de marto2010 ĝis la 2-a de februaro2013. La emblemo de la programo, videbla dekstre, vidigas la vortludon ke ene de la titolo, kiu en la angla havas la adjektivan signifon venka, aperas la nomo de la ĉefpersono Tori. Post kvar sezonoj (60 epizodoj 23-minutaj) la serio estis nuligita, sen rakont-ferma fina epizodo.[1] Poste, aperis daŭrigo Sam and Cat ĉefrolita de Ariana Grande (kiel Cat Valentine) kaj Jennette McCurdy (kiel Sam Puckett el iCarly).[2]
La serio temas pri la vivo de Tori Vega, aspiranta kantisto rolita de Victoria Justice, kiu ĉeestas artan mezlernejon nomatan Hollywood Arts, dum okazas anekdotaj situacioj de ĉiutaga vivo. En la unua epizodo, ŝi estas averaĝa junulino, kiu estas devigita anstataŭigi sian fratinon Trina en koncerto. Poste, oni invitas ŝin aliĝis al prestiĝa Hollywood Arts, rezervita por promesplenaj junaj talentuloj.