Wab Kinew
| Wab Kinew | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Wabanakwut Kinew | ||||
| Naskiĝo | 31-an de decembro 1981 (44-jaraĝa) en Kenora | ||||
| Etno | Oĝibvoj vd | ||||
| Lingvoj | aniŝinabeka • angla • franca vd | ||||
| Loĝloko | Vinipego vd | ||||
| Ŝtataneco | Kanado | ||||
| Alma mater | universitato de Manitobo - ekonomiko Collège Béliveau (en) University of Winnipeg Collegiate (en) | ||||
| Partio | Nova Demokratia Partio de Manitobo | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | porinfana verkisto • muzikisto • politikisto | ||||
| Aktiva en | Manitobo vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Live By the Drum ❦ Mide-Sun vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wabanakwut “Wab” KINEW / wɑːb kɪˈnuː / (naskita la 31-an de decembro 1981 en Kenora, Ontario) estas kanada politikisto, muzikisto kaj televida prezentisto,[1][2][3] kaj estis la ĉefministro de la provinco Manitobo ekde 2023. Li estas la prezidanto de la Nova Demokrata Partio de Manitobo. Ekde 2016, li estis membro de la Leĝdona Asembleo de Manitobo reprezentante la balotdistrikton Fort Rouge.[4]
Li estas membro de la Oĝibvoj, unu el la pli ol 600 Unuaj Nacioj de Kanado.
Antaŭ ol eniri politikon, Kinew estis verkisto, repisto, elsendoĵurnalisto kaj universitata administranto, plej konata kiel gastiganto de programoj ĉe CBC Radio kaj CBC Television. Kinew estas la unua indiĝena ĉefministro de Kanado kaj la unua indiĝena ĉefministro de Manitobo ekde la mestiza ĉefministro John Norquay en 1887.
Kinew verkis tri librojn: personan memuaron, infanlibron kaj fantaziromanon. Lia memuaro, The Reason You Walk (La Kialo Kial Vi Marŝas), gajnis la Premion Kobo por Emerĝantaj Verkistoj en 2016.
En 2017, Kinew enkondukis Leĝprojekton 223, kiu establis la 30-an de septembro kiel la Tagon de Oranĝĉemizo, celitan memorfesti la viktimojn de indianaj loĝlernejoj (d:Q945507). kaj en 2019, li enkondukis Leĝprojekton 228, la Monaton de Sika Heredaĵo. Alia leĝprojekto lia en tiu jaro nomis la Metisan ribelestron Louis Riel kiel la unuan honoran ĉefministron kaj integrigis liajn kontribuojn en la lernejan instruplanon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ DeMara, Bruce, "CBC series 8th Fire aims to dispel native stereotypes", Toronto Star, la 17-an de januaro 2012.
- ↑ Colbert, Sam, "Wab Kinew: behind the voice of CBC's Q guest host", Toronto Star, la 15-an de decembro 2014.
- ↑ "The accidental journalist: Wab Kinew emerges as contender to host Q". The Globe and Mail, la 19-an de decembro 2014.
- ↑ "Wab Kinew eyes run for Assembly of First Nations chief", CBC News, May 20, 2014.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||

