| Aŭtoro | WhatsApp LLC (Meta) | ||||
|---|---|---|---|---|---|
| Lasta stabila versio | 26.37.73, 2.26.37.71, 2.2636.100.0, 2.26.38.1 | ||||
| Operaciumo | Android, iOS, BlackBerry OS, KaiOS, retaplikaĵo | ||||
| Programlingvo | Erlang | ||||
| Lingvo(j) | Plurlingva | ||||
| Evoluigstato | En evoluo | ||||
| Programtipo | Tujmesaĝilo | ||||
| Permesilo | Mallibera programaro | ||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
| Standardoj | |||||
| |||||
| interreta servo poŝtelefona aplikaĵo tujmesaĝila kliento projekto | ||
|---|---|---|
| Dum | 24-a de februaro 2009 - nuntempe/nekonata | |
| Fondintoj | Brian Acton • Jan Koum vd | |
| Sidejo | Menlo Park | |
| Posedata de | WhatsApp LLC (en) | |
| Partoprenanta | Signal Protocol • qcom.c vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
WhatsApp (elparolo Ŭacap, kelkfoje esperantigita kiel Vacapo aŭ Ŭacapo) estas senpaga plursistema tujmesaĝilo por saĝtelefonoj. Aldone al servo de mallongaj mesaĝoj, la uzantoj povas kundividi bildojn, filmetojn kaj aŭdvidaĵojn. La programaro de la kliento estas havebla por Android, la operaciumo de BlackBerry, iOS (de Apple) kaj Symbian (aparte uzata en poŝtelefonoj de la firmao Nokia).
Historio
La firmaon WhatsApp Inc. fondis en Santa Clara, Kalifornio en 2009 Brian Acton kaj Jan Koum, ambaŭ veteranoj de Yahoo!.
En februaro 2014 estis anoncita transpreno de la firmao fare de Facebook kontraŭ 19 miliardoj da dolaroj[1]
En 30-a de novembro 2015, la Android-kliento de WhatsApp ekfaris ligilojn de alia tujmesaĝilo kun la nomo Telegram nealklakebla kaj nekopiebla.[2][3] Ĝi estis konfirmita de multoblaj fontoj, ke WhatsApp aktive blokis domajnojn kun la vorto telegram en la fontkodo de la Android-aplikaĵo. WhatsApp ankoraŭ ne donis klarigon por tiu konduto.
Referencoj
- ↑ Facebook to acquire WhatsApp. novaĵservo de Facebook (19-a de februaro 2014).
- ↑ Natasha Lomas (1-a de decembro 2015). WhatsApp Is Blocking Links To Rival App Telegram On Android. TechCrunch. Alirita 7-a de december 2015 .
- ↑ Russell Brandom (30-a de novembro 2015). WhatsApp is blocking links to a competing messenger app. The Verge. Alirita 7-a de decembro 2015 .
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de WhatsApp (multlingva, depende la la instalaĵo en la unuopa retkrozilo)
| ||||||||||||||||||


